Chenalhó
Chenalhó estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Chenalhó respektive pli longe Chenalhó San Pedro. Norde ĝi limas al la komunumo de Chalchihuitán, sude al Mitotic, oriente al Pantelhó, San Juan Cancuc kaj Tenejapa y okcidente al Larráinzar, Chamula kaj El Bosque. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07026.
Chenalhó | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Chiapas | ||
Poŝtkodo | 29870–29876 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 31 788 | ||
Loĝdenso | 189 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 16°58′N 92°38′U / 16.967°N, 92.633°U (mapo) | ||
Alto | 1 520 m | ||
Areo | 113 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chenalhó Municipality [+] | |||
Geografio
redaktiLa komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 31788 loĝantojn. El tiuj estis 15721 viroj kaj 16067 virinoj. La komunumo havas surfacon de 113 km², do ĝi reprezentas 2.98, de la teritorio de la regiono Altos kaj 0.15 de teritorio de Chiapas. La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1520 metroj super la marnivelo.
Klimato
redaktiLa klimato estas humida kun abundaj pluvoj dum la tuta jaro. En la ĉefurbo la meza jara temperaturo estas 18,4 °C kun jaraj pluvoj de 2077 mm.
Sociogeografio
redaktiEn la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 12022 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 6848 scipovis legi kaj skribi kaj 5125 personoj estis analfabetoj. Do 57% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 43% estis analfabetoj.
27331 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 18953 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 69.35% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
redakti- Chenalhó Arkivigite je 2011-06-17 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)