Ĉiko
Ĉiko (angle Chico kaj hispane Chico) estas municipo lokata en la kantono Buto, Kalifornio, Usono. Laŭ popolnombrado de 2010, ĝia loĝantaro estis 86 187 loĝantoj. Estas kampuso de la Ŝtata Universitato de Kalifornio, kiu troviĝas en Ĉiko.
Ĉiko | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • ĉarta urbo en Kalifornio | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 101 475 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 183 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 44′ N, 121° 50′ U (mapo)39.74-121.83555555556Koordinatoj: 39° 44′ N, 121° 50′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 60 m [+] | ||||
Areo | 85,787398 km² ( 857 8.7 398 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chico, California [+] | |||||
La urbo estis fondita en 1860 de la generalo John Bidwell kaj estis integrita en 1872.
Geografio redakti
La urbo havas aeron de 71,9 km² ties 0,04% estas konstituata da etendaĵoj da akvo. Ĝi estas lokata nordoriente de la valo de Sakramento, unu el la agrikulturaj regionoj plej riĉaj en la mondo. La urbo troviĝas oriente de Sierra Nevada kaj ĝiaj limoj trans la antaŭmonto de ĉi lasta.
La Rivero Sakramento fluadas okcidente, je 8 kilometroj el la limoj de la urbo. Ĉiko estas tranĉita per Bidwell Park, kiu vastas je 8 kilometroj ekde la centro de la urbo ĝis la orientaj montetoj.
Registaro redakti
La konsilantaro de Ĉiko konsistas je sep konsilantoj. Ĉiu el ili servas dum kvar jaroj. La urbestro estas elektita de la ano de la konsilantaro kaj estrumas dum du jaroj.
La konsilantoj estas [1]:
- Andrew Coolidge, urbestro
- Kasey Renolds, vicurbestro
- Alex Brown
- Kami Denlay
- Scott Huber
- Sean Morgan
- Deepika Tandon
Ekonomio redakti
Ĉiko posedas flughavenon (Chico Municipal Airport, esperantlingve Municipa Flughaveno de Ĉiko. La kodo IATA estas CIC).
Interesaj aferoj en Ĉiko redakti
- Ĉike troviĝas Bidwell Park, la sepa plej granda municipa parko en Usono, Bidwell Mansion State Historic Park (esperantlingve Bidvela Domega Ŝtata Historia Parko)
- Ĉiko enhavas la plej altan konstruaĵon inter Sakramento kaj Portlando.
- La Ŝtata Universitato de Kalifornio havas sian kampuson en tiu urbo.
- La Sierra Nevada Brewing Company (esperantlingve la Bierfaranta Firmao de Sierra Nevada) havas sian firmaan ejon en Ĉiko.
Referencoj redakti
- ↑ « Members of Council Arkivigite je 2021-04-12 per la retarkivo Wayback Machine », www.chico.ca.us
Notoj redakti
- Tiu artikolo estas traduko de la franclingva artikolo «Chico»