Malfermi la ĉefan menuon

Chif Toshio

japana esperantisto

CHIF Toshio [千布利雄 Ĉihu Toŝio] (naskiĝis la 22-an de januaro 1881 en Saga (gubernio), mortis en 1944) estis japana esperantisto.

Chif lernis Esperanton en la Esperanto-Lernejo de Osugi Sakae en 1906 kaj estis efektiva redaktoro de Japana Esperantisto de 1908 (?) ĝis 1911. Kun Ossaka Kenji li estis unu el la du kolonoj de la Esperanto-movado en Japanio.

Li komprenis Esperantismon fidele laŭ la Bulonja Deklaracio kaj multe diskutis kontraŭ Ossaka Kenji pri organizaj problemoj. Li verkis multajn utilajn gramatikajn librojn kaj vortarojn.

Inter alie li kompilis:

  • 1910: Japanaj Rakontoj (unua verko de japana esperantisto eldonita en Eŭropo).
  • 1922: E-a Legolibro kaj Krestomatio.

kaj verkis:

  • 1914: Plena Esperanto-Japana Vortaro (kun Katumi Kuroita kaj aliaj), 2a eld. 1924.
  • 1914: Plena kurso de la lingvo Esperanto (sistema lernolibro edukinta multajn kapablajn posteulojn), renovigita eldono 1921.
  • 1922-1923:Granda Gramatiko de Chifa (tre detala priskribo; 1-a volumo Prepozicio, 1922; 2-a vol Adverbo, 1923.)
  • 1927: Plena Japana-Esperanta Vortaro (multpaĝa). (Kuw.)

LiteraturoRedakti

  • 1934: Enciklopedio de Esperanto, p. 409 (post la kapvorto "Nipono").