Childe Harold's Pilgrimage

Childe Harold's Pilgrimage (La pilgrimado de Childe Harold) estas longa rakonta poemo en kvar partoj verkita de Lord Byron. Ĝi estis publikigita inter 1812 kaj 1818 kaj estas dediĉita al "Ianthe". La poemo rakontas la veturojn kaj priskribas la pensojn de junulo kiu laca el la mondo, seniluziigita el vivo de plezuroj kaj festoj, serĉas distradon en eksterlando. En pli ampleksa senco, ĝi estas esprimo de melankolio kaj desaponto sentita de generacio laca el la militoj de post la Revoluciaj Militoj kaj de la Napoleona epoko. La titolo venas el la termino childe, nome mezepoka titolo por junulo kiu estis kandidato por kavalireco.

Childe Harold's Pilgrimage
poem in alexandrines • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro George Byron
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1812
Ĝenro poezio
vdr
Kovrilpaĝo de eldono de ĉirkaŭ 1825 de Childe Harold's Pilgrimage.