Choustník (burgo)

Burgo Choustník (prononcu Ĥoŭstnik) estas burgo situanta en samnoma vilaĝo Choustník en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, distrikto Tábor, 25 km sudoriente de la urbo Tábor.

Choustník

Burgo Choustník

Burgo Choustník
burgo • burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 19′ 52″ N, 14° 51′ 10″ O (mapo)49.33111111111114.852777777778Koordinatoj: 49° 19′ 52″ N, 14° 51′ 10″ O (mapo)
Choustník (Ĉeĥio)
Choustník (Ĉeĥio)
DEC
Choustník
Choustník
Situo de Choustník
Map
Konstruita inter 1262 kaj 1282
Neniigita 1614
Rekonstruita 21-a jarcento
Konstrumaterialo Ŝtono
Konstrustilo Gotiko
vdr

Romantiketosa ekskursocelo kun bela panoramo de la ĉirkauaĵo.

Historio redakti

Gotika burgo, konstruigita inter 1262 kaj 1282 de Beneš z Choustníka, estis ekde 1322 posedaĵo de elstara nobela familio Rožmberkidoj, kiu en 1430 konsiderinde ampleksigis ĝin. En 1597 Petr Vok z Rožmberka vendis ĝin kaj ekde 1614 la burgo estas konsiderata kiel neloĝata. Komence de la 21-a jarcento estis realigita ampleksa konservado de la muraro.

Vidindaĵoj redakti

  • Burga arealo, speciala tipo de t.n. duoba burgo kun du prismaj turoj kaj du palacoj
  • Norda turo adaptita je belvidejo
  • „Rokurbo“ (komplekso de rokoj) proksime al la burgo

Praktikaj informoj redakti

  • La burgruino estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
  • Trarigardoj okazas memstare sen ĉiĉerono.
  • Meze de julio estas organista tradicia Mezepoka festo.

Eksteraj ligiloj redakti