Asteroidoj malkovritaj : 5
7718 Desnoux 10-a de marto 1997
10222 Klotz 29-a de oktobro 1997
12042 Laques 17-a de marto 1997
19353 Pierrethierry 10-a de marto 1997
85512 Rieugnie 29-a de oktobro 1997

Christian BUIL estas franca amatora astronomo.

Li estis, en la 1980-aj jaroj, unu el la pioniroj en la uzo de ŝargkuplitaj aparatoj por amatora astrofotografio kaj estas aŭtoro de "Astronomie CCD. Construction et utilisation des caméras CCD en astronomie amateur" (franca por : CCD-a Astronomio. Konstruo kaj uzo de la CCD-fotiloj por amatora astronomio) unue disdonita sub formo de fotokopioj kaj eldonita en 1985 de la "Société d'Astronomie Populaire" (Socio pri Populara Astronomio) Li ankaŭ estas la malvolvinto de "IRIS", programaro de bilda prilaborado por astronomio.

Li malkovris 5 asteroidojn[1] kaj ankaŭ laboras pri la spektroskopa sekvadoj de la steloj Be. Li estas unu el la observantoj, kiuj kolektis bildojn de pli ol 5000 objektoj ĉeestantaj en la " Buil-Thouvenot Atlaso[2] ", la unua cifereca atlaso disponebla por la komunumo de amatoraj astronomoj.

La asteroido 6820 Buil[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti