Christian Ringstrup Ege

(Alidirektita el Christian Ringstrup EGE)

Christian Ringstrup EGE estis dana esperantisto, policestro en Hobro. Naskiĝis en la 16-a de aprilo 1886. Membro de la ĉefestraro de la dana pacfederacio. Vigle laboris por internacia infaninterŝango, partoprenis en packongresoj en Londono, Genčve kaj Budapeŝto, en kiuj li konvinkiĝis pri internacia helplingvo. Fondis en 1932 klubojn en Hobro kaj Andrup, gvidante multajn kursojn. Vigle kaj tre efike laboras por Esperanto en ĉiuj pacifistaj grupoj.