Cikorio

genro de plantoj
(Alidirektita el Cichorium)

Cikorio (Cichorium L.)[1] estas genro kuniganta plantojn el la familio de Asteracoj (Kompozitoj). Temas pri unu-, du- kaj plur-jaraj herboj kun folioj plejparte en elbaza rozeto kaj kun langetfloraj kapituloj ĝenerale bluaj; 7 specioj el Eŭropo, Nordafriko kaj najbaraj regionoj, el kiuj du estas kultivataj: amara cikorio (Cichorium intybus) kaj endivio (Cichorium endivia). Tiujn du speciojn oni kultivas favore ĉu al la folioj por produkti salatojn kaj bruselan cikorion, ĉu al la radikoj por produkti surogaton de kafo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cikorio
Cichorium intybus
Cichorium intybus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Cikorio Cichorium L.
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Listo de la specioj:

  • ·      Cichorium bottae A.Deflers, el Jemeno kaj najbaraj partoj de Saud-Arabio.
  • ·      Cichorium calvum Asch., el Etiopio, disvastiĝinta en Mezeŭropo.
  • ·      Cichorium endivia L., el mediteranea areo, uzata ekde antikveco en formo de salato, jen kaj jen sovaĝiĝinta en forlasitaj terenoj, varmamaj herbejoj kaj tritikaj kampoj..El ĝi oni produktas salaton, interalie skarolon aŭ larĝfolian cikorion (Cichorium endivia var. latifolium Lam.) kaj krispan cikorion (Cichorium endivia var. crispum (Mill.) Lam.).
  • ·      Cichorium glandulosum Boiss. & A.Huet, el Okcidenta Azio.
  • ·      Cichorium intybus L. (Amara cikorio), el Mezeŭropo. Kreskas en forlasitaj terenoj, varmaj herbejoj. Ofte kultivata por produkti salaton, (Bruselan cikorion) kaj surogaton de kafo. Supozata etimologio de 'intybus': vorto el Sirio, kiu eble signifis tigon kavan kiel fluto. Ĝia araba nomo 'hindibâ' ( هندباء) nuntempe ŝajnas pli uzata por legoma cikorio.
  • ·      Cichorium pumilum Jacq., el Mediteranea regiono. Kalkaj herbejoj, ĉefe argilaj grundoj.
  • ·      Cichorium spinosum L., el orientmediteranea regiono.

Referencoj redakti

  1. Vidu “Cikorio" en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.