Cignokanto estas nomo por la lasta verko de muzikisto aŭ de poeto. Ankaŭ la lastan paroladon de politikisto ofte oni nomas plurvastasence oni nomas cignokanton. La lasta verkociklo de Heinrich Schütz el lia mortojaro 1672 nomiĝas Schwanengesang (SWV 482-494), tipa verko el la maljuneco. Famas la lasta lidociklo de Franz Schubert, kiun lia eldonisto post la morto de la komponisto kompilis sub la titolo Schwanengesang (cignokanto).

Reinier van Persijn, kantanta cigno, alegorio

La termino devenas de malnova greka mito diranta, ke cignoj antaŭ sia morto lastan fojon kantas per malĝoja, tamen belega voĉo lastan kanton. Laŭ unu versio de ĉi tiu mito Kyknos migris en poplaro ĉe la bordo de la rivero Eridano, funebrante la morton de sia amato Faetono. Jen la dioj kompatis lin kaj metamorfozis lin en cignon el lumantaj steloj. Antaŭ ol Kyknos mortis pro funebro pri sia amata amiko, li kantis laŭ tiu maniero neniam superata de alia.

Plinio la Maljuna traktas en la deka libro de sia "Naturalis Historia" pri birdoj, kaj en ĉapitro 32, kiu specife traktas cignajn: "Oni asertas, ke en la momento de lia morto la cigno ludas funebran kanton, sed ĉi tio estas eraro, miaopinie, laŭ provoj, kiujn mi faris plurfoje."

Aliaj kunigas la esprimon al natura fenomeno okazanta en profunda Nordio: la cignoj, kiuj vivas en regionoj de la arkta cirklo, kelkfoje estas surprizitaj en akvo de forta frosto kaj restas fiksitaj en la glacio. Ĝis ili mortas malrapide kaj martire, ili eligas sonojn, similajn al malĝoja kanto.

Ankaŭ filozofo Sokrato, antaŭ la morto, diktis belegan dialogon: En Faidono li klarigas la kanton de la cignoj per la antaŭkono de la bono en la Hadeso. La Kanto de la cigno estas teatra verko de Anton Pavloviĉ Ĉeĥov, kiu tamen ne referencas al tiu flugilesprimo.

Praktike, la komuna cigno ne nur faras funebran kanton kiam ĝi mortas, ĝi tute ne mutas, kaj eligos maldikan grincan sonon aŭ fajfas kiam ĝi koleras aŭ kiam ĝia teritorio estas minacata. Eblas, ke la rakonto originis de la fakto ke la komuna cigno malpli ofte sonas ol la flava cigno (Cygnus cygnus) aŭ ĝia proksimulo la malgranda cigno (Cygnus bewickii).

Literaturo redakti

  • Karl Friedrich Wilhelm Wander (eldoninto): Deutsches Sprichwörter-Lexikon. Ein Hausschatz für das deutsche Volk. F.A. Brockhaus, Lepsiko 1867, 1870, 1873, 1876, 1880. Represaĵoj: Scientia-Verlag, Aalen 1963; Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1964; Akademische Verlagsanstalt Athenaion, Kettwig 1987; Weltbild Verlag, Augsburg 1987, volumo 4, p. 417
  • Hans Biedermann: Knaurs Lexikon der Symbole. Knaur, Munkeno 1998, ISBN 3-426-66403-8, p. 392

Eksteraj ligiloj redakti