Cindroamaso de historio

Cindroamaso de historio redakti

La cindroamaso de historio (aŭ ofte ruboamaso de historiorubujo de historio) estas figura loko al kiu personoj, eventoj, objektoj, ideologioj, ktp., estas figure forsenditaj kiam ili estas forgesitaj aŭ bagateligitaj historie.

La esprimo, aŭ io simila, komenciĝis dum la 19a jarcento diversloke[1]. Sed ĝi estis popularigita de Lev Trocki, responde al la Menŝevikoj, kiuj proteste formarŝis el la Dua Petrograda Kongreso de Sovetoj, la 25an de oktobro 1917 (juliakalendare), tial ebligante ke la Bolŝevikoj povu starigi sian dominecon. Trocki deklaris: “Vi estas mizeraj, izoligitaj individuoj! Vi estas bankrotuloj. Via rolo finiĝas. Iru tien, kie vi apartenas ekde nun—en la rubujon de historio!” [2][3][4]

La frazo ekde tiam uziĝas kaj direktsence kaj ironie, en politikaj kaj nepolitikaj situacioj.

Notindaj ekzemploj de uzado redakti

La frazo estis uzata de Ronald Reagan en oratoraĵo al la suba ĉambro de la brita parlamento la 8an de junio 1982. La ĉefparoladverkisto de Regano, Anthony R. Dolan, intence elektis la esprimon pro ĝia antaŭa kunteksto. Liaj ĝustaj vortoj estis: “…libereco kaj demokratio forlasos Marksismon kaj Leninismon sur la cindroamaso de historio.”[5]

La frazo estis uzata de Libia estro Muamar Kadafi dum oratoraĵo en marto de 2011. Parolante pri la nacioj kiuj atakis Libion (en:[1]) dum la efektivigo de sen-flugo-zono (en:[2]), Kadafi diris, “Tiu ĉi atenco…estas farite de araĉo de faŝistoj kiuj finiĝos en la rubujo de historio.”[6]

Vidu ankaŭ redakti

Memortruo (en:[3])

Fontoj redakti

  • Deutscher, Isaac. (2003) The Prophet Armed: Trotsky 1879-1921. Verso; New Ed edition. ISBN 1-85984-441-3.
  1. Liberman, Mark. The what of history?. Language Log (2011-12-23). Alirita 2011-12-23.
  2. Sonne, Paul The Dustbunnies of History The Oxonian Review 8 June, 2009 • Issue 9.7 Arkivigite je 2017-06-14 per la retarkivo Wayback Machine ISBN 978-0-571-22875-1.
  3. Bertrand M. Patenade (2009) Stalin’s Nemesis: The Exile and Murder of Leon Trotsky, Faber and Faber, 352 Pages ISBN 978-0-571-22875-1, http://books.google.com/books/about/Stalin_s_nemesis.html?id=YjYWAQAAMAAJ
  4. Maureen Healey (2004), "11 Dictator in a dumpster. Thoughts on history and garbage", in Alun Munslow, Robert A. Rosenstone, Experiments in rethinking history (illustrated ed.), Routledge, p. 225, (ISBN 978-0-415-30146-6), http://books.google.es/books?id=1I4eB-nBhIcC&pg=PA225&dq=you+are+bankrupts.+Your+role+is+played+out.+Go+where+you+belong+from+now+on%E2%80%94into+the+dustbin+of+history&hl=en&sa=X&ei=_Ap6T97MDKGf0QW3mIWPDQ&ved=0CDUQ6AEwAQ#v=onepage&q=you%20are%20bankrupts.%20Your%20role%20is%20played%20out.%20Go%20where%20you%20belong%20from%20now%20on%E2%80%94into%20the%20dustbin%20of%20history&f=false 
  5. . Ash Heap of History: President Reagan’s Westminster Address 20 Years Later. Heritage Foundation (June 3, 2002). Alirita 2007-02-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-17. Alirita 2012-06-07.
  6. Foreign forces to end in history's dustbin: Gaddafi. Reuters Africa (23 Mar, 2011). Arkivita el la originalo je 2017-01-06. Alirita 10-a de aprilo 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-01-06. Alirita 2012-06-07.