Serpentagloj

(Alidirektita el Cirkaetenoj)

CirkaetenojSerpentagloj estas subfamilio de rabobirdoj kiu enhavas grupon de mezaj al grandaj larĝflugilaj specioj. Tiuj estas ĉefe birdoj kiuj specializiĝas en manĝo de serpentoj kaj aliaj reptilioj, kio estas la tialo kial plejparto de ili estas nomata kiel "serpentagloj". La ununura escepto estas la Senvosta serpentaglo, pli ĝeneralista ĉasisto. La tuta subfamilio estas limigita al pli varmaj partoj de la Malnova Mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cirkaetenoj
Serpentaglo
Serpentaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkaetenoj Circaetinae
Genro: [[]]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili havas hokoformajn bekojn por disŝiri viandon el sia predo, fortajn krurojn kaj povegajn ungojn. Ili havas ankaŭ ekstreme povan vidkapablon kiu permesas ilin lokigi eventualajn predojn eldistance.

Specioj redakti

  • Kelkaj fakuloj konsideras ankaŭ la specion de la Filipina aglo, Pithecophaga jefferyi, kiel membro de tiu subfamilio.