Cirujales del Río

municipo en Hispanio

Cirujales del Río [ziruĤAles delRIo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco, foje atribuita al la subkomarko Almarza.

Cirujales del Río
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 2° 20′ U (mapo)41.866666666667-2.3258333333333Koordinatoj: 41° 52′ N, 2° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 067 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cirujales del Río (Provinco Sorio)
Cirujales del Río (Provinco Sorio)
DEC
Cirujales del Río
Cirujales del Río
Situo de Cirujales del Río
Cirujales del Río (Hispanio)
Cirujales del Río (Hispanio)
DEC
Cirujales del Río
Cirujales del Río
Situo de Cirujales del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cirujales del Río [+]
vdr

La loknomo Cirujales del Río estas eble etimologie komprenebla kiel Prunujarbaro de la Rivero (el la vorto ciruelo, 'prunarbo').

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Cirujales del Río en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 20 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 140 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 22 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Aldealseñor (norde) kaj Almajano (sude).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 29 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj. En la origina dokumento ĝi estis literumita kiel Cerujales,[1] formante parton de la Sexmo de San Juan.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Kio rilatigus la loknomon al Ĉerizarbaro (el la vorto cerezo, 'ĉerizarbo') anstataŭ al Prunujarbaro (el la vorto ciruelo, 'prunarbo').

Bibliografio redakti