Citaĵo estas laŭvorta reprodukto de fragmento el teksto kadre de alia verko aŭ parolado, por klarigi, pravigi aŭ konfirmi opinion aŭ aserton; por prezenti alternativan vidpunkton; por ornami la verkon ktp.

Citaĵo devas referenci sian aŭtoron kaj la fontan verkon.

Parole la reproduktatan fragmenton oni apartigas prozodie; skribe oni ĝin encitiligas aŭ kursivigas aŭ prezentas kiel apartan blokon kun krommarĝeno, ekz‑e

En sia antaŭparolo al «Leteroj de Lanti», G. Waringhien skribis: «Se mi ŝuldas al Grosjean-Maupin la nocion pri la logikeco kaj korekteco de la lingvo, al Lanti mi ŝuldas la senton pri ties vivanteco.»[1]

Ĉi tiu bloka citaĵo interne entenas citaĵon encitiligitan.

Referencoj redakti

  1. Roger MILON: Verda fajrero el Ĉeĥoslovakio. Nica Literatura Revuo, 4/5.

Vidu ankaŭ redakti