La Konstitucio de la Esperanta Civito antaŭvidis la fondon de 'Civita Banko' kun du ĉefaj celoj: administri la financajn rimedojn de la Esperanta Civito kaj proponi diversajn servojn al la civitanoj.

En Loklo (Svislando), okaze de sia unua sesio la 26-an de februaro 2002, la Senato indikis la principojn sur kiuj estu bazita la Banko: interalie ĝi rifuzos monon el etike neakcepteblaj negocoj (ekspluato de prostituo, produktado de militiloj ktp) kaj ne funkcios kiel deviza banko, sed esence kiel financa societo.

En majo 2003 per dekreto de la Vickonsulo pri internaj aferoj naskiĝis Fonduso Pro Esperanto, kiel embrio por la projekto. La sidejo de la Fonduso estas en Svislando.

Fondumo Pro Esperanto (FPEF) redakti

En julio 2010 la fonduso estis transformita al fondumo jure registrita "por la disvolvo de la esperanta popolo en la kampoj financa, konstrua kaj sociala", kun la Svisa Konfederacio kiel kontrolinstanco[1]. La Civita Banko kunlaboras ankaŭ kun la Fondumo Pro Esperanto (FPEF), registrita fondumo en Svislando[2], kiu povos aktivi sur la tuta terglobo kiel publike utila institucio[3]. Eblaj funkcioj estas ekzemple sendi etajn sumojn ien ajn en Esperantio, subteni mikrokrediton[4][5] en la Tria Mondo aŭ testamenti favore al Esperanta institucio aŭ iniciato.[6] Kvankam Fondumo Pro Esperanto tamen ne funkcias kiel islama banko, do sen interezo sed kiel partnero[7] ĝi esploras solvojn kiuj evitas la simplan donacadon (ofte senrezultan), la spekuladon kaj la financan perdon. Esence, temus pri kunlaboro kaj kunpartopreno en financata projekto anstataŭ pruntado kontraŭ interezo[7].

Referencoj redakti

  1. Retejo de la Esperanta Civito
  2. Fondumo Pro Esperanto definitive, HeKo 461 3-C, la 24-an de novembro 2010
  3. De fonduso al fondumo, HeKo 414 5-C, la 28-an de decembro 2009.
  4. Kiuj financaj produktoj por la esperanta banko?, HeKo 500 5-C, la 25-an de februaro 2012
  5. Civita mikrokredito efikas en Burundio, HeKo 412 1-C, la 8-an de decembro 2009.
  6. Civita Banko, HeKo 668 9-C, la 28-an de decembro 2017.
  7. 7,0 7,1 La Civita Parlamento diskutis pri financaj servoj, HeKo 668 9-C, la 28-an de decembro 2017

Vidu ankaŭ redakti

Rilata temo