Club Atlético Newell's Old Boys

La asocio Club Atlético Newell’s Old Boys, mallonge CA Newell’s Old Boys, estas futbalklubo en la urbo Rosario de la provinco Santa Fe. Ĝi fondiĝis en novembro 1903. La unua vira teamo de la klubo tre sukceses konkuras en la plej alta argentina divizio de futbalo (Primera División); ekzemple ĝi ĉampionis fine de la sezono 2013. Sian nomon la klubo ricevis honore al Isaac Newell, direktoro de la anglalingva lernejo English High School en Rosario kaj fervora futbala trejnisto.

CA Newell’s Old Boys
sportoklubo
Kluba nomo  Club Atlético Newell’s Old Boys
Fondita  1-a de novembro 1903
Stadiono  El Coloso del Parque (ankaŭ nomata Estadio Marcelo Bielsa)
Kapacito  42 000
Prezidanto  Argentino Guillermo Lorente
Trejnisto  Argentino Ricardo Lunari
Ligo  unua argentina divizio de futbalo (Primera División)
Final 2013  1-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr
la kluba stadiono