Cobos de Cerrato [KObos dezeRAto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Cobos de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Turoj de Cerrato, alude al la komarkonomo.

Cobos de Cerrato
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34248
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 4° 0′ U (mapo)42.0275-4.0027777777778Koordinatoj: 42° 2′ N, 4° 0′ U (mapo) [+]
Alto 824 m [+]
Areo 46,51 km² (4 651 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Cobos de Cerrato (Provinco Palencio)
Cobos de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Cobos de Cerrato
Cobos de Cerrato
Situo de Cobos de Cerrato
Cobos de Cerrato (Hispanio)
Cobos de Cerrato (Hispanio)
DEC
Cobos de Cerrato
Cobos de Cerrato
Situo de Cobos de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cobos de Cerrato [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo de Sankta Romano.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 46,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 131 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 630 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 54 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio inkludas la domaron San Juan de Castellanos. La municipa teritorio limas kun Tabanera de Cerrato, Royuela de Río Franco, Torrepadre kaj Antigüedad.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Antaŭ plej frua mencio de Cpbos, jam en 1052 oni menciis la nunan senhomejon Quintanilla aŭ San Martín ("et in Rivo de Francos Quintaniella de Faton").

En oktobro de 1081 oni menciis Cobos en la dokumentaro de Cardeña kiel Cobo, sed en 1352 en la registro Becerro de los Behetrías oni menciis ĝin kiel “Cuevas de Riofrancos” plej verŝajne kiel fonetika korupto kaj tiukadre aperas en la blazono tri grotenirejoj. Tamen pure etimologie la signifo rilatas al cilindraj turoj.

En 1352 oni dokumentigis Quintaniella de Rivo Francos, kiu estas nun senhomejo Quintanilla. En 1475, la reĝino Isabel la Katolika distribuis impostadon por la loĝlokoj de Cerrato inter kiuj: "A vos el conçejo de Cobos, cinco mill e quinientos e diez e syete mrs." (Segovio, 24-a de Januaro 1475).​ La 28an de Februaro 1556, Cobos ekplendis kontraŭ Palenzuela pri paŝtejoj de Castellanos.​

Meze de la 18-a jarcento, Cobos estis senjorlando, procesita inter la Dukino de Álaba kaj la Grafo de Benavente.

Cobos de Cerrato, nomita meze de la 19-a jarcento Cobos de Río Franco, aperis en eksterlandaj publikaĵoj kiel Dictionnaire géographique universel, par une société de géographes (1826), Dictionnaire géographie universel (1839), de Auguste Wahlen, kaj A Gazetteer of the World (1856), de la Royal Geographical Society. En 1923, busentrepreno Autocares Javier de Miguel Moreno ekfaris funkciadon de transportoservo de pasaĝeroj el Cobos de Cerrato al Palencio.​

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj); tiukadre aperas en la blazono tri spikoj kaj ŝafo. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero Franco. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la vinkeloj, la preĝejo de Sankta Romano, la ermitejo ktp. Ankaŭ apuda Palenzuela altiras vizitantojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti