Collonge-Bellerive
Collonge-Bellerive estas komunumo de Kantono Ĝenevo en Svislando. Ĝi havis 7565 loĝantojn je la 31-a de oktobro 2010.
Collonge-Bellerive | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Kantono | Ĝenevo |
Distrikto | ne havas distrikton Kantono Ĝenevo |
Koordinatoj | 46° 15′ 00″ N 6° 11′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.18333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 00″ N 6° 11′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.18333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 7565 |
Areo | 6,13 km² |
Alteco | 414 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1245 (Vesenaz: 1222) |
Komunumkodo | 6616 |
![]() | |
Geografio Redakti
Collonge-Bellerive situas ĉe la suda bordo de la lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Collonge, Bellerive, Vésenaz, La Capite, La Pallanterie, Saint-Maurice, La Gabuile kaj La Repentance.
Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la naturrezervejo Pointe-à-la-Bise, kiu en la jaro 1933 estis metita sub protekto.
Trafiko Redakti
Collonge-Bellerive estas konektita per la urba buslinio n-ro E kun la busreto de la urbo Ĝenevo.
Najbaraj komunumoj Redakti
La komunumo Collonge-Bellerive limas aliflanke de la lago Lemano okcidente al Bellevue, nordokcidente al Genthod, kaj norde al Versoix. Samflanke de la lago ĝi limas en nordoriento al Corsier, en oriento al Meinier, en sudoriento al Choulex, en sudo al Vandœuvres, kaj en sudokcidento al Cologny.
Historio Redakti
La unua dokumenta mencio de Collonge-Bellerive datiĝas el la jaro 1153 kiel Collonges. En la jaro 1275 la loko estis menciita kiel Sancto-Mauricio kaj ek de 1799 la komunumo nomiĝas Collonge-Bellerive.
Ĉe la lagobordo ekzistis setlejoj jam dum la bronzepoko. La plej granda kaj bone konservita surposta setlejo de la regiono de Lemano estis malkovrita en la jaro 1870 de la arkeologo Hippolyte-Jean Gosse kaj estis bone esplorita.
Estis trovitaj en Collonge ankaŭ vilao el la romia epoko kaj monertrezoro, kiu estis kaŝita dum la invado de la alemanoj en la jaro 277.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Collonge-Bellerive
- Historio (france, angle) Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Collonge-Bellerive en la Historia Leksikono de Svislando