Colonia del Sacramento

Monda heredaĵo de UNESKO

Colonia del Sacramento, konata surloke kiel simple Colonia [koLOnja] (Kolonio), estas la ĉefurbo de la departemento Kolonio, en la sudokcidento de Urugvajo. Ĝi situas ĉe la norda — maldekstra — bordo de la Rivero Plata, je 177 kilometroj de Montevideo kaj je nur 50  kilometroj de la marbordoj de Bonaero.

Colonia del Sacramento
urbokultura heredo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 70000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 231  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 28′ S, 57° 51′ U (mapo)-34.471388888889-57.844166666667Koordinatoj: 34° 28′ S, 57° 51′ U (mapo) [+]
Alto 27 m [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Colonia del Sacramento (Tero)
Colonia del Sacramento (Tero)
DEC
Colonia del Sacramento
Colonia del Sacramento
Situo de Colonia del Sacramento
Colonia del Sacramento (Urugvajo)
Colonia del Sacramento (Urugvajo)
DEC
Colonia del Sacramento
Colonia del Sacramento
Situo de Colonia del Sacramento

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Colonia del Sacramento [+]
vdr


Colonia
portugale Colónia do Sacramento
urbo
La lumturo de Colonia del Sacramento konstruita en 1857 ĉe la ruinoj de la Monaĥejo de San Francisco Javier.
Oficiala nomo: Colonia del Sacramento
Ŝtato Urugvajo Urugvajo
Departemento Departemento Colonia
Rivero Plata-Rivero
Situo Colonia
 - alteco 27 m s. m.
 - koordinatoj 34° 28′ 5″ S 57° 50′ 27″ U / 34.46806 °S, 57.84083 °U / -34.46806; -57.84083 (mapo)
Areo 525,54 km² (52 554 ha)
Loĝantaro 25 762 (2011)
Denseco 49,02 loĝ./km²
Fondita 1680
 - fondinto Manuel Lobo
Horzono UTC (UTC-3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Urugvajo
Situo enkadre de Urugvajo
Situo enkadre de Urugvajo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Colonia del Sacramento
Retpaĝo: www.colonia.gub.uy

Colonia troviĝas ĉe la kabo kiun formas la pintoj San Pedro kaj Santa Rita. Ties historia kvartalo estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1995 ĉar tie sukcese miksiĝas stiloj portugala, hispana kaj postkolonia. Tiu antikva kerno enhavas 12 hektarojn de la okcidenta pinto de la urbo. La plano estas de portugala deveno kaj kontrastas kun la normo kiun preskribis la hispana leĝaro de Okcidentaj Indioj. Oni memoru, ke Urugvajo iel apartenis en la komenco al la portugala kolonio de Brazilo (fino de 1670-aj jaroj kun diversaj povoŝanĝoj ĝis la 2a de decembro de 1828, kiam la urbo restis definitive ene de la ĵus kreita Urugvajo). Ĝi karakteriziĝas per siaj mallarĝaj stratoj kun ŝtona pavimo, kiuj markas ĝian militan tradicion.

Pro sia proksimeco al la urbo Bonaero, Colonia del Sacramento havas fortan ligon kun tiu. Multas la veturantoj kiuj alvenas kaj eliras tiucele kaj ankaŭ la loĝantoj de Bonaero kiuj havas posedaĵojn en ĝi.

Colonia kaj Esperanto redakti

La 47-a ILEI-Konferenco 2014 okazis en Julio 2014 en Montevideo, Urugvajo. Fine de ĝi 45 konferencanoj veturis per buso al Colonia, vizitis la urbeton, kaj poste iris per ŝipo al Buenos Aires, Argentino, por partopreni Universalan Kongreson. Dum la UK tuttaga ekskurso gvidis la partoprenantojn al Colonia.

Bibliografio redakti

  • Fernando O. Assunção; Antonio Cravotto (1996). Colonia del Sacramento, patrimonio mundial. UNESCO, Montevideo. (con prefacio de Federico Mayor Zaragoza e introducción de Marta Canessa).

Eksteraj ligiloj redakti