Comlăuș

komunumo en Rumanio

Comlăuș [komlouŝ] (hungare: Ószentanna, germane: Alt-Sankt-AnnaAlt Sanktanna) estis vilaĝo en Rumanio nordoriente de Arad. En 1910 ĝi havis 5 mil 100 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1334. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Arad vármegye). Ĝi estis aligita al la urbo Sântana, kaj nun situas en ties orienta parto.

Comlăuș
Vilaĝparto
kvartalo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Arad
Alinome Ószentanna (hungare), Alt Sanktanna (germane)
Komunumo Sântana
Iama hungara departemento Arad
Situo 46° 21′ N, 21° 30′ O (mapo)46.34722222222221.503333333333Koordinatoj: 46° 21′ N, 21° 30′ O (mapo)
Comlăuș (Rumanio)
Comlăuș (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 317280
Loĝantaro (ne plu registrata)
vdr

En 1566 la vilaĝo estis konkerita de la otomana imperio. Post kiam la habsburganoj rekonkeris ĝin, ili tie setligis ŝvabojn, kiuj apude fondis "Sanktanna", la nunan Sântana.

La hungara kaj la germana nomoj signifas "malnova sankta Ana"; kontraŭe la hungara nomo de "Sântana", Újszentanna, signifas "nova sankta Ana".

Rom-katolika preĝejo en Comlăuș

Fonto redakti

Gravaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti