Compagnia dei Bardi
La Compagnia dei Bardi estis florenca banka kaj komerca kompanio, fondita de la familio Bardi. Ĝi spertis bankroton en 1344, laŭ la kronikisto Giovanni Villani pro ne repagitaj ŝuldoj de la reĝo Eduardo la 3-a (Villani tamen ne estis senpartia observanto, ĉar lia frato estis membro de la kompanio Peruzzi, kiu ankaŭ spertis bankroton).
Compagnia dei Bardi | ||
---|---|---|
privata banko vd | ||
Dum | 1250 - nekonata/nuntempe | |
Posedata de | Bardi family vd | |
Florenco tiam travivis periodon de interna tumulto, kaj ankaŭ la tria plej larĝa financa kompanio, tiu de la familio Acciaiuoli, bankrotis.