Consolidated Edison

(Alidirektita el Con Edison)

Consolidated Edison, Inc., ofte konata kiel Con EdisonCon Ed, estas unu el la plej grandaj investist-posedataj energiaj kompanioj en Usono, kun proksimume 12 mil milionoj da usonaj dolaroj en jaraj enspezoj ekzemple en 2017, kaj ĉirkaŭ 48 mil milionoj en havaĵo.[1] LA kompanio havigas ampleksan gamon de energi-rilataj produktoj kaj servoj al siaj klientoj pere de siaj filioj:

  • Consolidated Edison Company of New York, Inc., (CECONY), publika serventrepreno kiu havigas elektran kaj gasan servon en Novjorko kaj la kantono Westchester, kaj vaporservon en la kvartalo Manhatano;
  • Orange and Rockland Utilities, Inc., publika serventrepreno kiu havigas servon al klientaro en areo de 3,400 km² en sudorienta Novjorkio kaj norda Nov-Ĵerzejo;
  • Con Edison Solutions, energiserva kompanio;
  • Con Edison Energy, energiserva kompanio;
  • Con Edison Development, kompanio kiu posedas kaj funkcias renovigeblajn kaj energi-infrastrukturajn projektojn, kaj,
  • Con Edison Transmission, Inc., kiu investas en projektoj por transsendo de elektro kaj tergaso (fosilia gaso)
Consolidated Edison
negoco • entrepreno • publika kompanioholdingo vd
Dum 1936 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Consolidated Edison Company of New York
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Manhatano
Lando Usono
Dungitoj 15 591 (stato: 2017)
Agokampo elektro
ISIN-kodo US2091151041
filiaj kompanioj Consolidated Edison Company of New York vd
TTT Oficiala retejo
vdr

En 2015, elektraj enspezoj estis 70.35% el la plifirmigitaj vendoj (70.55% en 2014); gasaj enspezoj 13.61% (14.96% en 2014); vaporenspezoj 5.01% (4.86% en 2014); kaj neservaj enspezoj 11.02% (9.63 en 2014%).[2] Kvankam la kompanio havigas nemalhaveblan servon al Novjorkanoj, nombraj gravaj okazoj kaj servoproblemoj negative tuŝis ĝian reputacion flanke de la publiko.

  1. Consolidated Edison. Arkivita el la originalo je 2019-08-28. Alirita 2018-11-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-28. Alirita 2023-02-14.
  2. Con Edison Investor Relations. [1] "Con Edison" (19a de februaro, 2015)