Confédération paysanne

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Confédération paysanne en la franca Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.


La Confédération paysanne (Kamparana konfederacio) estas franca terkulturista sindikato ano de Eŭropa kamparana kunordigo kaj de Via Campesina.

HistorioRedakti

La Confédération paysanne ekaperis en 1987 post kunfandiĝo de du minoritataj sindikatoj FNSP kaj CNSTP.

La Confédération paysanne ricevis 26,82% el la voĉoj dum la balotado ĉe la Agrikulturaj ĉambroj okazintaj en janauaro 2001 : tiel ĝi fariĝis la dua plej grava agrikultura sindikato.

Dum la lasta balotado en januaro 2007 ĝi ricevis 19,57 % el la voĉoj. Ĝi tamen plu estas la dua plej grava franca agrikultura sindikato post FNSEA kaj tuj antaŭ Coordination rurale (Kampara kunordigado).

La Confédération paysanne estas reprezntita en preskaŭ ĉiuj francaj departementoj, inkluzive transmare.

La agado de José Bové sur la nacia kaj internacia scenoj diskonigis la sindikaton preter la cirklon de ĝiaj simpatiantoj kaj ekster la limoj de Francio.

Sinsekvaj parolportantojRedakti

BibliografioRedakti

  • La Confédération paysanne de José Bové, Yves Manguy (2003)
  • Qu'est-ce que la Confédération paysanne ?, Ed. L'Archipel, (2004)

Eksteraj ligilojRedakti