Congosto de Valdavia

Congosto de Valdavia [konGOSto debaldaBIa] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, pli precize al la subkomarko Valdavia. La loknomo Congosto de Valdavia estas etimologie komprenebla kiel Kruta valo de Valdavia, alude al la subkomarko. Ĝi estas parto de la Jakoba Vojo kiu ligis San Vicente de la Barquera kun Carrión de los Condes.

Congosto de Valdavia
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34882
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 141  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 4° 38′ U (mapo)42.715555555556-4.6336111111111Koordinatoj: 42° 43′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 050 m [+]
Areo 69 km² (6 900 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Congosto de Valdavia (Provinco Palencio)
Congosto de Valdavia (Provinco Palencio)
DEC
Congosto de Valdavia
Congosto de Valdavia
Situo de Congosto de Valdavia
Congosto de Valdavia (Hispanio)
Congosto de Valdavia (Hispanio)
DEC
Congosto de Valdavia
Congosto de Valdavia
Situo de Congosto de Valdavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Congosto de Valdavia [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Congosto.
 
Preĝejo de Cornoncillo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 68,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 150 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 330 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 90 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokojn Cornoncillo, Villanueva de Abajo kaj Caserío de Tablares.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti