Contreras [konTREras] estas loĝloko kaj municipo en la sudo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda.

Contreras
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09613
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 3° 25′ U (mapo)42.021388888889-3.41Koordinatoj: 42° 1′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 030 m [+]
Areo 38,12 km² (3 812 ha) [+]
Contreras (Provinco Burgoso)
Contreras (Provinco Burgoso)
DEC
Contreras
Contreras
Situo de Contreras
Contreras (Hispanio)
Contreras (Hispanio)
DEC
Contreras
Contreras
Situo de Contreras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Contreras [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj 100 % de ĝia municipa teritorio (3809,25 ha) estas en la Birdoprotekta Areo ZEPA Sabinares del Arlanza, kie estas gipoj (Gyps fulvus) kaj kadavrogrifoj (Neophron percnopterus).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, araba fortikaĵo sur la montopinto San Carlos, kaj la Tombejo Sad Hill, kiu estis uzata por fina sceno de la filmo Il buono, il brutto, il cattivo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti