Il buono, il brutto, il cattivo
vakera filmo en 1966 reĝisorita de Sergio Leone
Il buono, il brutto, il cattivo (Esperante: La bonulo, la aĉulo, la fiulo) estas epopea 1966 vakera filmo reĝisorita kaj kunverkita de Sergio Leone. Ĝi estas elstara ekzemplo de filmoj pri usona realaĵo nome "Far west" (Fora okcidento) faritaj de italaj kinistoj (kaj reĝisoroj kaj aktoroj) kaj foje filmitaj en sudorienta Hispanio, nome Provinco de Almerio. Tiu filmo famiĝis ankaŭ pro la popularigo de ĉefa muziko kiu inkludis nekutiman instrumenton kia buŝharpo, kiu siavice populariĝis.