Vakera filmo
kina ĝenro
(Alidirektita el Vesterno)
La vakera filmo (aŭ vesterno) estas kina ĝenro kiu priskribas rakontojn okazantajn en Nordameriko dum la konkero de la sovaĝa Okcidento. En ĝi ofte rolas vakeroj (rajdantaj usonaj bovgardistoj) kaj indianoj.
HistorioRedakti
La ĝenro estiĝis en 1903, kaj sufiĉe prosperis dum diversaj periodoj, ĝis la komenco de la okdekaj jaroj. En la jaroj 1960 aperis eŭropaj vakerfilmoj, popularigitaj de Sergio Leone, kiuj alportis tute novajn elementojn al la ĝenro.
Kelkaj famaj vakeraj filmojRedakti
- 1939 : Stagecoach de John Ford kun John Wayne
- 1950 : A Ticket to Tomahawk de Richard Sale kun geaktoroj Dan Dailey kaj Anne Baxter
- 1950 : Bells of Coronado
- 1952 : High Noon de Fred Zinnemann kun Gary Cooper, Grace Kelly
- 1954 : River of No Return de Otto Preminger kun Robert Mitchum kaj Marilyn Monroe
- 1956 : The Searchers (La Serĉantoj) de John Ford kun John Wayne
- 1956 : Love Me Tender de Robert D. Webb kun Elvis Presley
- 1957 : Gunfight at the O.K. Corral de John Sturges kun Burt Lancaster, Kirk Douglas
- 1959 : Rio Bravo de Howard Hawks kun John Wayne, Dean Martin
- 1960 : The Magnificent Seven de John Sturges kun Yul Brynner, Eli Wallach
- 1966 : Il buono, il brutto, il cattivo. de Sergio Leone kun Clint Eastwood, Lee Van Cleef, Eli Wallach
- 1969 : Once upon a time in the West de Sergio Leone kun Charles Bronson, Henry Fonda
- 1995 : Mortinto, de Jim Jarmusch, kun Johnny Depp