River of No Return
River of No Return (Rivero senrevena) estas usona vakera filmo de 1954 reĝisorita de Otto Preminger kaj aktorita de Robert Mitchum kaj Marilyn Monroe. La scenaro de Frank Fenton estis bazita sur rakonto de Louis Lantz, kiu prunteprenis la kernon el la itala filmo de 1948 nome Bicikla ŝtelisto.[1] Ĝi estis farita en Technicolor kaj Cinemascope kaj distribita de 20th Century Fox.

Robert Mitchum kun Tommy Rettig en sceno el la filmo.
En la intrigo vidvo Matt elprizonigita venis serĉi en Nordokcidentan Usonon sian filon lasita zorge de dancistino Kay (Marilyn Monroe). Ŝia fianĉo batas kaj ŝtelas al Matt, dum tiu, Kay kaj la filo restas endanĝerigitaj en naturo.
Geaktoroj kaj rolojRedakti
- Robert Mitchum kiel Matt Calder
- Marilyn Monroe kiel Kay Weston
- Tommy Rettig kiel Mark Calder
- Rory Calhoun kiel Harry Weston
- Douglas Spencer kiel Sam Benson
- Murvyn Vye kiel Dave Colby
ReferencojRedakti
- ↑ Hirsch, Foster, Otto Preminger: The Man Who Would Be King. New York: Alfred A. Knopf 2007. ISBN 978-0-375-41373-5, p. 202