Corporales [korpoRAles] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada. La municipo estas formata per la loĝlokoj Corporales kaj Morales. Ĝi estas sur la valo de la rivero Oja, ĉe la Sierra de la Demanda, kaj temas pri municipo esence agrikultura, speciale por cerealoj, kaj brutobreda. La loĝantaro estas tre maljuna pro elmigrado de junuloj, sed oni konservas domojn por semajnfinoj.

Corporales
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26259
Demografio
Loĝantaro 38  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 3° 0′ U (mapo)42.4325-2.995Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 733 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Corporales (Provinco Rioĥo)
Corporales (Provinco Rioĥo)
DEC
Corporales
Corporales
Situo de Corporales
Corporales (Hispanio)
Corporales (Hispanio)
DEC
Corporales
Corporales
Situo de Corporales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corporales [+]
vdr
La municipa teritorio de Corporales, en la okcidento de la regiono.
Morales.
Diversaj sonorilmuroj en la preĝejo de Morales.

Geografio redakti

Ĝi estas sur deklivo, ĉe la Sierra de la Demanda.​ Limas oriente kun Santo Domingo de la Calzada, okcidente kun Grañón kaj sude kun Santurde de Rioja. Estas municipo proksima al la provinco Burgoso, preskaŭ lima kun la areo nomita Riojilla Burgalesa (Burgosa Rioĥeto).

Historio redakti

Frua mencio estas de 1180 en dokumento per kiu Doña Sancha de Hervías donis al la preĝejo de Santo Domingo de la Calzada lokon en Santurde la Mayor kaj «vitejon en la loko Corporales». En 1194, don Rodrigo de Morales donacis al la monaĥejo de Premostratanojs de Bugedo de Campajares la bienon kiun li havis en «Villaseca kaj en liaj lokoj en Villaveznar, Morales kaj Corporales».[1]

En 1357 la nobelo Sancho Martínez de Leiva, vendis al la katedralo de Santo Domingo de la Calzada la fortikaĵan turon de Corporales kun apudaj bienoj. Ĝi estis integrita en la reĝa jurisdikcio de Santo Domingo de la Calzada kaj posedis vicurbestron.[2]

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni descendis el 240 loĝantoj en 1950-aj jaroj ĝis nunaj 40.

Vizitindaĵoj estas la preĝejoj, el kiuj tiu de Morales elstaraj pro apartaj arkitekturaj elementoj, kiel kvar sonorilmuroj por unika konstruaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Rodríguez, Justo. «Corporales». Guía de pueblos de La Rioja (Fundación Ibercaja y Diario La Rioja).
  2. Caja Rioja IberCaja, ed. (2010). «Corporales». Nuestra tierra, nuestra vida : guía de pueblos de la Rioja.