Corriedale estas raso de aldomigitaj ŝafoj kun duobla celo nome por produktado de lano kaj de viando nome de ŝafidaĵo. La Corriedale estas la plej antikva el la krucigitaj rasoj, ĉar okazis kruciĝoj de Merino kun Lincoln preskaŭ samtempe en Aŭstralio kaj en Novzelando[1] kaj la rezultoj estis unuafoje alportitaj en Usonon en 1914. Corriedale estas internacie bredita, en Aŭstralio, Novzelando, Usono kaj en Patagonio. Krome ĝi estas unu el plej popularaj ŝafrasoj en Urugvajo.

Corriedale ŝafo ĉe ranĉo en Charlo, Misia Valo, Montano, Usono

Ili estas obeemaj, kaj ties patrinoj estas bonkondutaj kaj tre fekundaj. Ili adaptiĝas bone al ampleksa gamo de klimataj kondiĉoj. Ili estas senkornaj kaj havas larĝan korpon. Corriedales produktas dikan, densan lanon, tre populara ĉe ŝpinistoj. Post tondado plenkreskaj virŝafoj pezas 79 al 125 kg, dum ŝafinoj pezas 59 al 82 kg.[2]

Notoj redakti

  1. Stock Types, The Land, North Richmond, ca. 1988
  2. Corriedale. Breeds of Livestock. Oklahoma Ŝtata Universitato, Dept. of Animals Science. Arkivita el la originalo je 2009-06-06. Alirita 2009-04-09.

Eksteraj ligiloj redakti