Cotillas [koTIljas] (Klaĉistinoj, sed tute senrilate: vidu sube Toponimion) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, en la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 14,47 km² je 952 msm kaj je 156 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Cotillas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02461
Demografio
Loĝantaro 131  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 26′ N, 2° 30′ U (mapo)38.431111111111-2.5069444444444Koordinatoj: 38° 26′ N, 2° 30′ U (mapo) [+]
Alto 952 m [+]
Areo 14,47 km² (1 447 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cotillas (Hispanio)
Cotillas (Hispanio)
DEC
Cotillas
Cotillas
Situo de Cotillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cotillas [+]
vdr
Cotillas en la Provinco Albaceto.

Cotillas havas 123 loĝantojn (2019) kun denseco de 8,98 kaj enhavas la submunicipojn Arroyofrío de Arriba kaj Río de Cotillas aŭ Resinera.

Geografio redakti

Ĝi estas inter la montaroj de Alcaraz (Albacete) kaj Segura (Jaén). Parto de ties municipa teritorio estas integrita en la Natura Parko de los Calares del Río Mundo y de la Sima. La municipa teritorio estas trafluata de la rivero Cotillas kaj limas kun Villaverde de Guadalimar, Vianos, Riópar (Albacete) kaj Siles (Jaén).

Toponimio redakti

La kastelo sur la montopinto estis okupita jam de islamanoj en la epoko de Al Andalus. En araba Al Kutillas signifas malsupre de la monteto.

Historio redakti

Cotillas estis domaro de Alcaraz kaj poste kun Villapalacios, Bienservida, Villaverde de Guadalimar kaj Riópar, formis parton de la Senjorlando de la Cinco Villas (Kvin Urboj), historia subkomarko ene de la Sierra de Alcaraz.

María Cruz Castillo López de la socialisma partio PSOE estis urbestrino sesfoje, do dum preskaŭ kvarono da jarcento.

Vidindaĵoj kaj ekonomio redakti

  • La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la turismo kaj la agrikulturo. Estas ruinoj de kastelo, nome de la Yedra. La preĝejo estis probable konstruita en la 16a jarcento. Oni disponas de ruraj gastejoj, kaj en la domaro, kaj en la ĉirkaŭoj, en la montaro. Estas kavo je 7 km. Fuente Cavera estas alia loko por ĝui la naturon kaj same je 3 km La Majada del Soto.
  • Je 6-8 km estas la Akvorezervejo de Arroyofrío.
  • En la vilaĝo estas municipa naĝejo.

Vidu ankaŭ redakti