Villaverde de Guadalimar

Villaverde de Guadalimar [biljaBERde degŭadaliMAR] (Verda Urbo de G.) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, kaj en la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 69,08 km² je 780 msm kaj je 125 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo. Parto de ties teritorio estas integrata en la Natura Parko "de los Calares del Río Mundo y de la Sima".

Villaverde de Guadalimar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 311  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 27′ N, 2° 31′ U (mapo)38.456944444444-2.5166666666667Koordinatoj: 38° 27′ N, 2° 31′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 73,38 km² (7 338 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaverde de Guadalimar (Hispanio)
Villaverde de Guadalimar (Hispanio)
DEC
Villaverde de Guadalimar
Villaverde de Guadalimar
Situo de Villaverde de Guadalimar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaverde de Guadalimar [+]
vdr
Villaverde de Guadalimar en la Provinco Albaceto.

Villaverde de Guadalimar havas 338 loĝantojn (2019) kun denseco nur de 5,05. La municipo estas formata de la samnoma vilaĝo (municipa sidejo) kaj la submunicipoj El Bellotar, Campillo, La Resinera, Venta del Tabaquero, Carrascosa kaj Venta de Mendoza.

Geografio redakti

La tereno kiun okupas la municipo estas montara, kaj elstaras la masivo Padrón (Pico de La Sarga, 1769 m) norde, Padroncillo (1587 m) oriente, kaj la Piedra del Cambrón (1552 m) okcidente. Sude, la tereno estas pli milda, konstituante la elfluejon de la rivero Guadalimar, kiu formiĝas per la kuniĝo de la rojoj Tejo kaj Vaqueriza; el tie, Guadalimar fluas sudokcidenten kaj eniras en la provincon Ĥaenon, ricevinte la akvon de la rojoj Carrascosa dekstre, kaj Cotillas kaj Arroyo Frío maldekstre.

Historio redakti

 
Mapo de Villaverde de Guadalimar inter du riveroj.

La teritorio de la aktuala municipo Villaverde de Guadalimar estis loĝata jam el la Neolitiko, kaj elstaris kiel trapasejo (romia vojo el Kastulo al Sagunto kaj Reĝa Brutovojo de Andaluzio), kaj kiel ĉasejo kaj lignoproduktejo. Ne estas dokumentoj pri la certa deveno de la nuna setlejo, sed la desegno de la stratoj sugestas ekziston jam en epoko de islamanoj.

Post la konkero de Alcaraz fare de Alfonso la 8-a en 1213, Villaverde iĝis domaro de la ĵus kreita municipo de Alcaraz, ĝis la konkero de Huéscar (1436) kiam estis donacita de Johano la 2-a al don Rodrigo Manrique de Lara, grafo de Paredes, kaj ekde tiam kun Villapalacios, Bienservida, Riópar kaj Cotillas, formis parton de la Senjorlando "de las Cinco Villas", historia subkomarko ene de la montaro sierra de Alcaraz, ĝis la 19a jarcento.

En la 16a jarcento, Villaverde de Anbas Aguas (tiu estis la tiama nomo, Ambaŭ Akvoj, alude al la du riveroj) estis, kun Albacete kaj Alcaraz, la loko de la aktuala provinco Albacete de kiu pliaj elmigrantoj iris al koloniigo de Ameriko, partikulare al Kubo kaj Nova Hispanio.

En la 18a jarcento, la nova administracia divido de Hispanio faris, ke Villaverde de Guadalimar ekformis parton de la provinco La Mancha ĝis 1833, kiam ĝi ekformis parton de la provinco Albacete, ene de la Jurisdikcia Teritorio de Alcaraz.

La 31an de aŭgusto 1907, proksime de Villaverde en direkto al Riópar, en montara areo de olivarbaro, okazis la kapto kaj mortigo de la fama andaluza bandito Francisco Ríos, El Pernales, kaj de lia kompano El Niño del Arahal fare de la Guardia Civil, kiam ili fuĝis al Valencio por enŝipiĝi cele al Ameriko. Ekde tiam, ekestis legendo pri bandito kiu rabadis riĉulojn por donaci al malriĉuloj.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 1784 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni malaltiĝis ĝis la nunaj 400.

Demografio redakti

La loĝantaro ege forte malpliiĝas, descende kontinue el la historia maksimumo atingita en 1940 (1 728 loĝantoj), ĝis la 349 loĝantoj en 2017. Tio okazas pro la elmigrado komencita jam post la Hispana Enlanda Milito, kiu daŭris dum la postaj jardekoj, kiam granda parto de la loĝantoj de la municipo foriris al lokoj kiel Barcelono, Madrido, Valencilando, Balearoj kaj Albacete, serĉe de laborpostenoj en industrio kaj ĉefe en servoj. Temis pri junaj loĝantoj, kio kontribuis al iompostioma maljunigo de la loĝantaro, kies konsekvencoj estas videblaj aktuale kaj konstituas problemon por la ekonomia disvolvigo.

La distribuado de la loĝantaro tra la municipo, laŭ informo de la popolnombrado de 2015, estas tre disa: municipa sidejo (232 loĝantoj), El Bellotar (63 loĝantoj), Campillo (19 loĝantoj), Carrascosa (41 loĝantoj) kaj Venta de Mendoza (18 loĝantoj).

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1975 1981 1986 1991 1996 2001 2006 2015 2016 2017
1.090 1.021 1.164 1.397 1.728 1.653 1.524 1.171 973 809 747 667 570 506 445 373 359 349

Ekonomio redakti

Historie la ekonomio de la municipo estis bazata sur la rezino el pinoj, kaj estis fabriko por ties traktado en la domaro La Resinera (Rezinejo). Nune la ekonomio de la municipo estas bazata sur la unuarangaj sektoroj (agrikulturo, brutobredado kaj forstado), elstare la kultivo de olivarboj kaj la produktado de oleo en la kooperativo kunhavita kun la manbara municipo Cotillas.

Ekde la 1990-aj jaroj graviĝis la rura turismo (ruraj gastejoj, kabanoj, restoracioj, kampadejoj ktp.), pelite ankaŭ per la deklaro de la Natura Parko de los Calares del Río Mundo y de la Sima.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo. Estis kastelo kaj konvento, kiu ruiniĝis kaj eĉ detruiĝis por novaj konstruaĵoj.
 
Los Picarazos.
  • Los Picarazos: kurioza geologia formacio, ĉe Pico de la Sarga, en suda parto, kun formoj kaj konturoj kiuj similas al tiuj de monaĥoj kaj pro tio ili estas konata ankaŭ kiel Los frailes, la monaĥoj). Proksime estas centjara taksuso, nome unu de malmultaj kiuj restas en la Sierra de Alcaraz.
  • Kruco de El Pernales: je 5 km de la vilaĝo, en la loko konata kiel Prado de la Rosinda, estas ligna kruco kaj memortabulo, sur monteto da ŝtonoj, rememore la lokon kie estis mortigita tiu bandito kun la Niño del Arahal la 31an de aŭgusto 1907. Apude observeblas antikvaj krucoj (markitaj sur la pintrunkoj) kiuj markis la lokon antaŭ la starigon de la kruco.
  • El Salero: antikvaj salejoj en la Dehesa de Santiago, proksime de la provinca limo kun Ĥaeno, ĉe la ŝoseo CM-3204. Funkcianta ekde, almenaŭ, la 13a jarcento, apartenis al la ŝtato ekde mezo de la 16a jarcento (1564) ĝis ties vendo dum la Desamortización (1871). Malfunkciiĝis komence de la 1980-aj jaroj. Aktuale restas la fontoj, la stokujoj kaj kelkaj kristaligejoj; la cetero, inklude la stokejo, estis detruita komence de la 21a jarcento por konstruado de subĉiela dancejo.

Vidu ankaŭ redakti