Cressat

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Cressat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 523 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Cressat
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Ahun
INSEE kodo 23068 [+]
Poŝtkodo 23140
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean Auclair
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 516  (2021) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°08′26″N 2°06′33″O  /  46.14056°N, 2.10917°O / 46.14056; 2.10917 (Cressat) (mapo) Koordinatoj: 46°08′26″N 2°06′33″O  /  46.14056°N, 2.10917°O / 46.14056; 2.10917 (Cressat) (mapo)
Alto 340 m [+]
Areo 33,41 km² (3 341 ha) [+]
Situo de Cressat en Francio
46° 08′ 26″ Nordo 2° 06′ 33″ Oriento / 46.1405555556 °N, 2.10916666667 °O / 46.1405555556; 2.10916666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cressat [+]
vdr

Geografio redakti

Cressat etendiĝas sur 32,68 km², kaj havis 523 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Cressat situas je alteco de 546 metroj.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Cressat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean Auclair, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Ekonomio redakti

En Cressat estas la sidejo de la firmao Créarts, kiu renovigas artajn vitralojn pere de modernaj teknikoj.

Administrado redakti

Cressat apartenas al la kantono de Ahun, kies ĉefurbo estas Ahun. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti