Cristiano Kraemer

brazila esperantisto

Cristiano KRAEMER [kristi'ânŭ 'kremeR] (m. 1923), brazilano, publika tradukisto kaj ĵurnalisto. Li estis pioniro en Brazilo (1896). Christiano Kraemer bone posedis la lingvojn germana, franca, angla, hispana, portugala kaj Esperanto.

Li estis jura tradukisto kaj dogana makleristo; li laboris dum multaj jaroj por la firmo "Bromberg & Cia", kie li emeritiĝis. Kiel ĵurnalisto, li skribis en "A Reforma", de Rio Grande, kaj en "Correio do Povo".

Esperanto-movado

redakti

Lia nomo aperas en la ADRESARO, eldonita de D-ro L. L. Zamenhof, en la jaro 1897, kiel adepto de Esperanto loĝanta en Porto Alegre.

En 1898 aperis en gazeto de Porto-Alegro (19-a de aprilo) artikolo de Cristiano Kraemer "Solresol kaj Esperanto", kaj en gazeto "Raio X", de tiu sama urbo, du artikoloj (31-a de aŭgusto kaj 30-a de novembro).

En 1905, li, kiu tiam loĝadis en la urbo Rio Grande, publikigis, en la jara Almanaque de Rio Grande do Sul (paĝo 241), bonegan artikolon pri Esperanto. Tiu almanako, eldonita de Livraria Americana, de Pintos & Cia - Pelotas - Rio Grande - Porto Alegre estis tre ŝatata kaj legata de la kleraj personoj de tiu epoko. Lia artikolo havis la titolon: "O Esperanto" kaj estis dediĉita al samideano Arno Ernest. En ĝi li priskribas la frakason de "Volapuk" kaj la sukceson de Esperanto. En la artikolo li laŭdas la bonan laboradon de la franco Louis de Beaufront por la disvastigado de Esperanto, parolas pri la verkoj jam tradukitaj en Esperanto kaj manifestas sian esperon, ke la lingvo ricevu atenton de la brazilanoj.

Kraemer fondis kaj estis unua prezidanto de Esperanto-Societo Sud-Rio Granda (1906). Ĝi estis, eble, la pionira esperanto-societo en Rio Grande do Sul, kaj en ĝi partoprenis diversaj eminentaj personoj de tiu tempo en Porto Alegre, sed tio ne sufiĉas por eviti ke la Societo tuj malaperis. Li estis fondinto kaj unua vicprezidanto de „Gremio Esperantistista Everardo Backheuser“ en Porto Alegro (1923).

Omaĝoj

redakti

Estas kvartalo kaj avenuo kun lia nomo en Porto Alegro, aŭtovojo en Suda Rio-Grando kaj avenuo en urbo Pelotas.