Croix-Rouge (pariza metrostacio)

fantoma metrostacio en Parizo

Croix-Rouge (france Ruĝa-Kruco) estas stacio fermita hodiaŭ sur linio 10 de la Metroo de Parizo. Ĝi estis en 1923 la unua finstacio de tiu linio.

Croix-Rouge
Vido de la kajoj de la stacio en septembro 2006
Vido de la kajoj de la stacio en septembro 2006
fantoma metrostacio • metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 6-a
Geografia situo 48° 51′ 7″ N, 2° 19′ 46″ O (mapo)48.8518943019222.3295038938522Koordinatoj: 48° 51′ 7″ N, 2° 19′ 46″ O (mapo)
Croix-Rouge (Parizo)
Croix-Rouge (Parizo)
DEC
Croix-Rouge
Croix-Rouge
Croix-Rouge
Situo sur mapo de Parizo
Map
Croix-Rouge
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1923
Fermo 2-a de septembro 1939
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Metro-linio M10
vdr

Stacio redakti

 
Mapo de stacioj apud Croix-Rouge

Ĝi situas en la 6-a arondismento de Parizo, inter stacioj Sèvres - Babylone kaj Mabillon.

La nomo de la stacio devenas de kruciĝejo nomita « carrefour de la Croix-Rouge » en la 18-a jarcento, situanta komence de Strato du Cherche-Midi, kaj do havas neniun rilaton kun la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, internacia organizaĵo kreita en 1863.

Tiu stacio estis fermita la 2-an de septembro 1939, en la komenco de la Dua mondmilito en Francio kaj la mobilizo de agentoj de CMP, kaj neniam estis denove malfermita, pro la tro granda proksimeco kun la stacio Sèvres - Babylone.

La pasintaj alirejoj estis forskrapitaj kaj estas nur videblaj tra fermitaj kradoj sur la grundo. Unu el ili utilas por ventolado de linio 10.

Vidu ankaŭ redakti