Krotono

komunumo de Italio
(Alidirektita el Crotone)

Krotono (itale Crotone, kro'to:ne, antikve Κρότων, 'krɔto:n) estas komunumo en la regiono Kalabrio, en la suda Italio. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Krotono.

Krotono
komunumo de Italio • urbopoliso
Ŝtato  Italio
Regiono Kalabrio
Provinco KR Krotono (2005)
Geografia situo 39° 5′ N, 17° 7′ O (mapo)39.08333333333317.116666666667Koordinatoj: 39° 5′ N, 17° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo 8 m
Areo 179,8 (2005) km²
Loĝantaro 58 445 (2023)
Loĝdenso 321 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Papanice, Apriglianello, Carpentieri, Cipolla, Farina, Gabella Grande, Iannello, Maiorano, Margherita (2005)
Najbaraj komunumoj Cutro, Isola di Capo Rizzuto, Rocca di Neto, Scandale, Strongoli (2005)
Patrono San Dionigi
Festa tago 9-a de oktobro (2005)
Nomo de loĝantoj crotonesi
Poŝtkodo 88900
Imposta kodo D122
Kodo laŭ ISTAT 101010
Telefona prefikso 0962
Retpaĝo http://www.comune.crotone.it/
Loko en mapo
vdr
Laŭlonge la maro

Geografio redakti

Krotono estas ĉe la rando de la Ionia Maro, apud promontoro.

Historio redakti

La urbo Krotono estis fondita de helenaj koloniistoj (verŝajne aĥeoj) en la 8-a jarcento a.K.. La greka historiisto Eŭzebio de Cezareo donas kiel daton por la fondo 718 a.K..

La 6-a jarcento a.K. estis tre grava jarcento por Krotono. En 530 a.K. Pitagoro el Samoso kreis en Krotono sian faman filozofian lernejon.

En la sama jarcento Krotono militis plurfoje: ekde 560 a.K. dum ĉirkaŭ dek jaroj kontraŭ Locri (kiu fine venkis) kaj ĉirkaŭ en 510 a.K. kontraŭ Sibari (kiu male estis venkita).

En la postaj jarcentoj Krotone dekadencis. Romio konkeris Krotonon en 277 a.K..

(...)