Cryptomathic

kriptografia firmao

Cryptomathic - angle, prononco laŭ sistemo IFA [kɹɪptəmˈæθɪk] - estas programara firmao specialiĝinta en la areo de kriptologio de sekurecaj sistemoj por retkomerco. La firmao disvolvas sekuran programaron por la financaj kaj registaraj industrioj. Ĝi fokusiĝas precipe pri evoluigado de finklientan aparataron uzante aparatajn sekurecajn modulojn.

Cryptomathic
Cryptomathic
negoco vd
Dum 1986 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco laŭ usona juro
Fondita en 1986
Sidejo Arhuzo,  Danio
TTT cryptomathic.com
vdr

La firmao, kiu havas sian ĉefan sidejon en Arhuzo, Danio, estis fondita en 1986, fare de tri profesoroj de la Universitato de Arhuzo, inter ili Peter Landrock kaj Ivan Damgård. Ĝi nun funkcias tutmonde kun oficejoj en Kembriĝo, Britio, en Munkeno, Germanio kaj San-Joseo, Kalifornio, Usono.

Inter la laborantoj de la firmao ekde la jaro 2019 estas la eksa esperantistino Edlyn Teske.

Eksteraj ligiloj redakti