Csaba Giczy [ĉaba gici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Giczy Csaba estis hungara kajakisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto. Lia edzino estis Mária Zakariás.

Csaba Giczy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1945 (1945-08-05) (78-jaraĝa)
en Cham
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mária Zakariás
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Csaba Giczy[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1945 en Cham (Supra Palatinato) (Germania Usona Zono, Bavario).

Biografio redakti

Csaba Giczy akiris elektroinĝenieran diplomon en altlernejo en 1978, poste trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1983. Lia edzino naskis tri gefilojn.

Sporta kariero redakti

Csaba Giczy inter 1958-1979 estis kajakisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1969-1979 plejparte teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1965-1978. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun arĝenta medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1971 kaj 1973. Lia partnero en kajako plej ofte estis István TímárGéza Kralován. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1979, sed ekde 1978 li estis jam trejnisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti