Csaba Mokány
Csaba Mokány [ĉaba mokAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mokány Csaba estis slovakia hungara aktoro, reĝisoro.
Csaba Mokány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de junio 1978 en Fiľakovo |
Morto | 23-an de januaro 2022 (43-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Slovakio |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Csaba Mokány[1] naskiĝis la 25-an de junio 1978 en Fiľakovo (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio), li mortis la 23-an de januaro 2022.
Biografio
redaktiCsaba Mokány apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, respektive en Slovakio. Li akiris diplomon en teatroarta altlernejo en Bratislavo en 1999, poste li komencis sian aktoran karieron en hungarlingva teatro en Komárno. Li havis rolojn ankaŭ en aliaj hungarlingvaj teatroj en Košice, Fiľakovo, eĉ en Hungario. Intertempe li iomete plustudis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Post jaroj li ankaŭ reĝisoris.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Mihály Eisemann–István Zágon: Fekete Péter - titolrolo
- Iván Bradányi: (muzikalo) A kölyök - Ed
- Barna Szuda: Karüsszel
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- PszichoAn(n)alízis (tralaboro de Dezső Kosztolányi: Édes Anna)
- Gyévocska menni Szingapúr
- Mihály Csokonai Vitéz: Karnyóné
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Argo 2 (2015) - policano
- #Jézus - Apám nevében (2017) - Jubal
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- L' Avarulo (filma adapto, 2005) - Cléante
- Londoni randevú (2013) - Waiter