Lenauheim
vilaĝo en Rumanio
Lenauheim [lenaŭhaim] (hungare: Csatád [ĉata:d]) estas komunumo en Rumanio okcident-nordokcidente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Bulgăruș kaj Grabaț. Ĉiu el ili havas pli da loĝantoj ol la sideja vilaĝo, kiu situas inter ili.
Lenauheim | |||||
---|---|---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||||
komunumo en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Timiș | ||||
Alinome | Csatád (hungare) | ||||
Iama hungara departemento | Torontál | ||||
Situo | 45° 52′ N, 20° 48′ O (mapo)45.87194444444420.799444444444Koordinatoj: 45° 52′ N, 20° 48′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 86 m | ||||
Poŝtkodo | 307240 | ||||
Loĝantaro | |||||
– komunumo | 5 930 (2009) | ||||
– vilaĝo | 1 714 (2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 157460 | ||||
Lenauheim ĝis 1926 portis la hungaran nomon Csatád; tiam ĝi estis nomita laŭ Nikolaus Lenau, naskiĝinta tie en 1802.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 2 605 loĝantojn (germanoj), en 1992 1 483 (rumanoj, 1 % da hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua mencio estas en 1482. La germanoj estis tie koloniigitaj en 1767. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torontál vármegye).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- Dezső Járosy (Csatád, 7-a de septembro 1882 – 13-a de septembro 1932, Eger): muzikestetikisto, kritikisto, orgenisto, komponisto.
- Nikolaus Lenau (1802 – 1850): germana poeto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- www.satul-lenauheim.ro: vilaĝa retejo
-
Situo en la distrikto