Cuța
komunumo en Rumanio
Cuța [kuca] (hungare: Laphegy) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 415 loĝantojn (rumanoj); en 1992 519 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1424. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Socond.
Cuța | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Laphegy (hungare) | ||
Komunumo | Socond | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 32′ N, 23° 0′ O (mapo)47.53888888888923.002777777778Koordinatoj: 47° 32′ N, 23° 0′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 213 m | ||
Poŝtkodo | 447286 | ||
Loĝantaro | 337 (en 2011; 418 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 138887 | ||
La komunuma vojo DC103 ligas Cuța al Socond.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).