Cubillo del Campo [kuBIljo delKAMpo] estas loĝloko kaj municipo en la centrosudo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Cubillo del Campo estas etimologie komprenebla kiel Tureto de la Kamparo.

Cubillo del Campo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09352
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 3° 37′ U (mapo)42.168333333333-3.6102777777778Koordinatoj: 42° 10′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 006 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cubillo del Campo (Provinco Burgoso)
Cubillo del Campo (Provinco Burgoso)
DEC
Cubillo del Campo
Cubillo del Campo
Situo de Cubillo del Campo
Cubillo del Campo (Hispanio)
Cubillo del Campo (Hispanio)
DEC
Cubillo del Campo
Cubillo del Campo
Situo de Cubillo del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cubillo del Campo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 102 loĝantojn. Ĝi perdis 180 loĝantojn ekde la 1910-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste stabiliĝis pro ioma proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 24 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

El lokaj ŝtonminejoj oni elfosis ŝtonojn por la konstruado de la Katedralo de Burgoso kaj de aliaj monumenton de la provinca ĉefurbo, kiel la kastelo de Burgos, la arko de Sankta Maria aŭ la Domo de la Ŝnurego, same kiel por la monaĥejo de Sankta Petro de Arlanza. Aliaj katedraloj por kiuj oni elfosis ŝtonojn el tiuj ŝtonminejoj estas la Katedralo de Leono kaj la Katedralo de Vitorio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

En la municipa teritorio estas du elfosejoj de gruzo kaj farmo de kortobirdoj (kokoj), en tereno de iama militkampadejo. Ĉe la nacia ŝoseo N-234, kiu ligas Soria kun Burgos, ĝi estas trapasejo por multaj proponoj de rura piedirado kiel la Ruta del Buen Conde aŭ la Ruta del Cid. Tamen por gastigado estas nur trinkejo "La Plaza".

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti