Cueva del Hierro [KŬEba deLJEro] (Kavo de la Fero) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Cueva del Hierro
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16879
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jesús Heras Esteban PSOE
Demografio
Loĝantaro 32  (2016)
Loĝdenso 1,13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 2° 2′ U (mapo)40.582777777778-2.0361111111111Koordinatoj: 40° 35′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 334 m [+]
Areo 28,20 km² (2 820 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cueva del Hierro (Provinco Kvenko)
Cueva del Hierro (Provinco Kvenko)
DEC
Cueva del Hierro
Cueva del Hierro
Situo de Cueva del Hierro
Cueva del Hierro (Hispanio)
Cueva del Hierro (Hispanio)
DEC
Cueva del Hierro
Cueva del Hierro
Situo de Cueva del Hierro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cueva del Hierro [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas popole grajo [GRAĥo] (korniko). La censita loĝantaro en 2016 estis de 32 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,13 loĝ/km².

Situo redakti

Cueva del Hierro estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,334 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 28,20 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′58″N 2°02′10″Ok.

Historio redakti

 
Enirejo al la romia mino de Cueva del Hierro (Cuenca)

La ekspluatado de la mineralo de fero en tiu loko estas de antaŭromia deveno. Oni dokumentis arkeologie ekde la dua Ferepoko, fare de keltiberoj. Sed la epoko hegemonia estis dum la romia okupacio kiam ili uzis la mineralon por fabriki armojn kaj ilojn. En la komarko troviĝis romiaj seteljoj tiom gravaj kiom tiuj de Priego, Cañizares, Alcantud kaj Beteta. Same oni trovis restaĵojn de romiaj vojoj kiuj utilis por la transporto de tiuj minaj rimedoj. La ekspluatado pluis ĝis meze de la 20-a jarcento kiam ĝi fermiĝis definitive. Nun estas viziteblaj la interno de la koridoroj de la mino de fero, kiuj longas pli ol kvin km de tuneloj, el kiuj oni vizitas nur parton. La vizitoj estas ĉiam gvidataj, kaj tiele oni klarigas pri la diversaj aspektoj, kaj teknikaj kaj historiaj de la minado.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cueva del Hierro, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Cueva del Hierro kie oni alvenis al la nunaj 32.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti