Curiel de Duero [kuRJEL deDŬEro] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco.

Curiel de Duero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47316
Demografio
Loĝantaro 121  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 4° 6′ U (mapo)41.639166666667-4.1Koordinatoj: 41° 38′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 798 m [+]
Areo 18,75 km² (1 875 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Curiel de Duero (Provinco Valadolido)
Curiel de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Curiel de Duero
Curiel de Duero
Situo de Curiel de Duero
Curiel de Duero (Hispanio)
Curiel de Duero (Hispanio)
DEC
Curiel de Duero
Curiel de Duero
Situo de Curiel de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Curiel de Duero [+]
vdr
Curiel de Duero en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Panoramo.
La kastelo.
Palaco de Zúñiga en Curiel de Duero.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 118 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 400 el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 61 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Pesquera de Duero, Piñel de Abajo, Corrales de Duero kaj la rivero Doŭro trans kiu estas Peñafiel. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de rojo kiu trapasas la Kanalon de Riaza kaj enfluas en Doŭron.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj referencoj dokumentaj de Curiel estas de 1045 kaj 1065. Curiel iĝis ĉefurbo de malgranda Comunidad de Villa y Tierra dum la regado de Alfonso la 6-a de Leono (1072-1109). En 1148 Curiel, kun Castroverde, iĝis parto de la senjorlando de Urraca la 1-a de Leono la 3an de Februaro 1148. Gonzalo de Berceo (1197-1264) plej antikva hispana verkisto de konata nomo citis la loĝlokon per la nomo "Coriel".

Berenguela la Granda, fratino de Henriko la 1-a de Kastilio kaj patrino de Ferdinando la 3-a estis senjorino de Curiel kaj helpanto en la unuigo de Kastilio kaj Leono. Tiam, la Comunidad de Villa y Tierra havis etendon de 93 km² kaj enhavis Curiel, Roturas, Bocos (Bocos de Duero), Valdearcos (Valdearcos de la Vega), Corrales (Corrales de Duero), San Llorente, Iglesia Rubia kaj El Bercial. Alfonso la 11-a, «El Justiciero» (1311-1350) loĝis kaj rifuĝiĝis en la kastelo, kiu poste ludis gravan rolon en la enlanda kaj interfrata milto inter Pedro la 1-a kaj Henriko la 2-a. Diego López de Zúñiga estis senjoro de la kastelo kaj ekkonstruis la Palacon de la familio Zúñiga.

En 1406 Henriko la 3-a liberigis la lokanojn el impostoj. Alonso Diego López de Zúñiga y Sotomayor, Duko, Markizo, Grafo kaj Vicgrafo, estis Senjori inter aliaj de Curiel. Miguel de Cervantes dediĉis al li la eldonon de la unua parto de Don Quijote de la Mancha cele al mecenado. Ankaŭ Luis de Góngora dediĉis al li Soledades.

Ĉirkaŭ 1920 la Palaco estis senigita de ĉiuj gravaj artaĵoj inter kiuj la mudeĥaraj kasonaroj. Ĉirkaŭ 1963 ankaŭ la preĝejo de Sankta Marteno estis malmuntita; poste ĝi iĝis vinproduktejo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo, restaĵoj de la murego, la Palaco de Zúñiga, pilorio. Etnografia Muzeo, la gotik-mudeĥara preĝejo de Sankta Maria de la 12-a ĝis 16-a jarcentoj, la preĝejo de Sankta Marteno, nune vinproduktejo, la ermitejo de Kristo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti