Curt Walther

germana esperantisto
Tiu ĉi artikolo temas pri la esperantisto Curt Walther. Ekzistas plia esperantisto preskaŭ samnoma, Kurt Walther, kiu aktivis 30 jarojn pli poste.

Curt WALTHER (1868-?) estis la unua esperantisto en Silezio. Li estis poŝtoficisto en Hirschberg (nuntempe Jelenia Góra), tiel en Germanio, kaj esperantiĝis en 1897. Probable li frue forlasis Silezion, ĉar mankas pliaj informoj pri lia silezia agado. Edward Wojtakowski en sia Historio de la silezia Esperanto-movado opinias ke li eble identas kun menciita en Enciklopedio de Esperanto Carl Walter. En la Adresaro de Esperantistoj li estis citita sub numero 4432.