Dániel Csathy [ĉAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csathy Dániel estis hungara pastro, kalvinana episkopo, instruisto.

Dániel Csathy [1] naskiĝis en 1703 en Szikszó. Li mortis la 24-an de januaro 1757.

Biografio redakti

Dániel Csathy frekventis lernejojn lomence en sia naskiĝloko, poste en Debrecen. Li ekinstruis en Püspöki, poste li lernis teologion en universitatoj de Belgio kaj Germanio. Hejmenveninta en 1730 li estis pastro en Csatár 16 jarojn, poste en Nagykőrös. Li estis elektita episkopo en 1752.

Elektitaj publikaĵoj redakti

• ’’Az halálnak, minden emberekkel egyaránt közvoltáról…’’ (1754, 1758)


Fontoj redakti