Dörflingen

komunumo de Svislando

Dörflingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 790 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Dörflingen
Blazono de Dörflingen
Blazono de Dörflingen
Dörflingen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 42′ 0″ N 8° 43′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.71667 °O / 47.70000; 8.71667 (mapo)Koordinatoj: 47° 42′ 0″ N 8° 43′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.71667 °O / 47.70000; 8.71667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 790
Areo 5,82 km²
Alteco 451 m super marnivelo
Poŝtkodo 8239
Komunumkodo 2915
Mapo de Dörflingen
vdr

Geografio redakti

Dörflingen situas en oriento de Kantono Ŝafhaŭzo ĉe la bordo de la rivero Rejno kaj separas la germanan enklavon Büsingen am Hochrhein de cetera Germanio.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Dörflingen estas la germana enklavo Büsingen am Hochrhein en okcidento, Diessenhofen (Kantono Turgovio) en sudo aliflanke de la Rejno, Gailingen am Hochrhein (Germanio kaj Gottmadingen (ankaŭ en Germanio) en oriento, Thayngen kaj Ŝafhaŭzoen nordo.

Ekonomio redakti

Origine Dörflingen estis ĉefe agrikultura vilaĝo, kiu vivis precipe de vinkulturado. En la dua duono de la 20-a jarcento Dörflingen pli kaj pli fariĝis loĝloko de homoj laborante en la najbara urbo Ŝafhaŭzo kaj en Thayngen.

Trafiko redakti

Dörflingen atingeblas per buso ek de la stacidomo de Ŝafhaŭzo en 14 minutoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Dörflingen datas kiel Dorfelingen el la jaro 1264. Dörflingen estis parto de la posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj je ties formorto fariĝis en la jaro 1264 posedaĵo de la Habsburgoj. En la jaro 1377 Dörflingen estis pandigita al Hohenlandenberg kaj 1434 al la urbo Zuriko. Kiel posedanto de la malalta tribunalrajto Zuriko en la jaro 1535 enkondukis en Dörflingen la reformacion, evento kiu estas konata kiel la Bildodetruado de Dörflingen. Kvankam la popolo volis resti ĉe Zuriko, post la eksplodo de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Dörflingen estis atribuita per dekreto de la Helveta Konsilio al Kantono Ŝafhaŭzo.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti