La rivereto Dörsbach estas maldekstra alfluanto de la rivero Lahn, kiu venas el la germana mezmontaro Taunus Ĝi fluas en Heslando kaj Rejnlando-Palatinato.

Dörsbach
valo de la rivereto Dörsbach ĉe Laufenselden
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio federaciaj landoj Heslando kaj Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 31,953 km
Fluo
Fonto ĉe la bieno Erlenhof supre de Huppert, 1 km nordoriebte de la monto Mappershainer Kopf
- Alteco super marnivelo 472 m
Enfluejo ĉe la monaĥejo Kloster Arnstein en Obernhof en la rivero Lahn
- Alteco 91 m
Geografio
Trairataj urbetoj Bitburg
Trairataj lagoj baraĵlago Stausee Bitburg
Alfluantoj
- Dekstraj Enz
- Maldekstraj Nims
vdr

Rivervojo redakti

La rivereto Dörsbach fontas en la okcidenta malantaŭa Taunus sur la teritorio de Heidenrod-Mappershain ĉe la bieno „Herrenhaus Erlenhof“[1] kaj enfluas ĉe la monaĥejo Kloster Arnstein en Obernhof en la riveron Lahn. Ĝi fluas i.a. tra Heidenrod-Laufenselden kaj Katzenelnbogen. Ĝia supra kaj meza parto estas larĝa rondfunda valo. La malsupra parto male estas V-valo kun forta dekliveco. Tiu parto de la rivervalo ankaŭ nomiĝas „lamentvalo“. Laŭlonge de la rivero iras ŝatata migropado de Katzenelnbogen ĝis Obernhof, la „lamentvala vojo (germane: Jammertalweg), kaj parto de la Lahnhöhenweg.

La akvoenergio de la rivereto estis uzataj de 25 muelejoj[2]. Ĉe la alfluantoj estis kromaj muelejoj. Hodiaŭ neniu plu laboras.

Lamentvalo redakti

La lamentvalo“ ricevis sian nomon laŭ legendo: La grafo de Katzenelnbogen gravedigias filinon de muelisto ĉe Dörsbach kaj malaperis. La muelistfilino ploregis estis forpelita de siaj gepatroj, freneziĝis kaj mortigis la infanon kaj mortis[3][4].

Nomo redakti

La nomo Dörsbach signifas Durstbach (= „soif-rojo“), ĉar la rojo havas relative malmulte da akvo en sia supra kaj meza parto pro la malprofundeco de la valo kaj rezulte de tiu relative malgrandan akvokolektan areon.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Mappershainer Kopf, GPS Wanderatlas
  2. Mühlen Arkivigite je 2011-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, Gemeinde Kördorf
  3. Jammertal, GPS Wanderatlas
  4. Jammertal Arkivigite je 2013-03-11 per la retarkivo Wayback Machine, Gemeinde Kördorf