Douglas Phillips Boatman

(Alidirektita el D. P. Boatman)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Douglas Phillips BOATMAN (boŭtmn) estis angla esperantisto kaj okula optikisto. Li naskiĝis la 12-an de junio 1892 en Grays. Inter la jaroj 1915 kaj 1919 li servis kiel soldato en Galipolo, Egiptio, Palestino, Francio kaj Belgio. En 1926 li iĝis la unua prezidanto de Esperanto-Socio de Southend-on-Sea kaj en 1928 la unua sekretario de Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Douglas Phillips Boatman
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1892 (1892-06-12)
Morto 30-an de novembro 1983 (1983-11-30) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo verkistoesperantistooptikisto
vdr

Krome en 1931 li elektiĝis la unua prezidanto de Interligo Tutmonda de Optikistoj kaj Okulistoj.

Inter liaj verkaĵoj estas La Nekonata Konato, originala rakonto, 1932, Jes, Panjo!, unuakta komedio, proksimume 1936, kaj Kara Diablino, originala romano, 1979. Multaj artikoloj, rakontoj kaj versaĵoj de li publikiĝis en The Rotary Wheel (Londono), International Language kaj Heroldo de Esperanto.

Douglas Phillips Boatman mortis en majo 1984; li tiam havis adreson en Lyme Regis.

Eksteraj ligiloj redakti