dpi

mezurunuo de denso de bilderoj
(Alidirektita el DPI)

por pliaj signifoj, vidu DPI

dpi estas la angla mallongigo de dots per inch (esperantigita kiel pec por "punktoj en colo"), t.e. montras la nombron de bildaj punktoj en angla colo (25,4 mm).

Bilda datumaro kaj aparatoj, kiuj ĝin produktas, prilaboras aŭ redonas, havas ĝenerale absolutan diseriĝon (distingivon), same ankaŭ relativan diseriĝon.

Absoluta diseriĝo redakti

Absoluta diseriĝo signigas la nombron de bildaj punktoj (pikseloj) en unu direkto aŭ tute (megapikselo ĉe ciferecaj fotiloj). La absoluta diseriĝo difinas la damuan kvanton kaj tiel la eblan reaperigan kvaliton de la bilda datumaro. (Legu bildo-distingivo)

Relativa diseriĝo redakti

Relativa diseriĝo montras la nombron de bildaj punktoj je longounuo (dpi, pikselo je "inĉ"-o, lpi = linio je "inĉ"-o (lines per inch)), ankaŭ nomata piksela denso. Dpi estas la angla mallongigo de dots per inch (punktoj je colo), t.e. montras la nombron de bildaj punktoj je angla colo (25,4 mm). Ĉe bildaj ekranoj, skaniloj kaj printiloj, la relativa diseriĝo montras la denson de la bildaj punktoj.

Diseriĝo de 1200 dpi horizontale kaj 600 dpi vertikale egalas al punkta grando de 21,167 × 42,333 µm².

kalkuloj redakti

 

1 colo = 25,4 mm

 

Historia noto redakti

La unua firmao, kiu produktis alt-distingajn punkt-matricajn presilojn, estis AGFA, kiu ĉirkaŭ 1983 produktis presilon P 400. Ĝia distingivo estis indikita laŭ internaciaj SI-unuoj per 16/mm, do 16 eroj en unu milimetro. Tamen konkurencaj firmaoj insistis uzi la colan sistemon. AGFA, pretere, estis forpuŝita el la presila merkato.

Vidu ankaŭ redakti