DTPA-gadobutrolo

kemia kombinaĵo

DTPA-gadobutrolo estas internacia libera nomo por gadopentetato dimeglumino, kiu baziĝas sur la malofta elemento gadolinio forte tenata en DTPA-komplekso.

strukturo kaj funkcio redakti

DTPA-gadobutrolo konsistas el gadolinio kompleksigita per dietilotetraminpentaetanacido (DTPA). La komplekso estas grava, ĉar la libera Gadolinio-iono estus toksa por homoj kaj la plej multaj bestoj. La kompleksokonstanto estas je pH de 7 pli alta ol 1020.

Gadolinio havas en la plej ekstera elektronŝelo (f-ŝelo) sep neparajn elektronojn, kiuj donas al la elemento fortan paramagnetismon.

La substanco permesas en la sango al la ĉirkaŭantaj protonoj – ĉefe akvo – pli rapide relaksi. Nome la tiel nomata T1-tempo estas draste reduktata. Regionoj, kie la kontrastrimedo akumuliĝas, aperas pli helaj en T1-balancitaj bildoj ol aliaj strukturoj. Tio plibonigas la kvaliton de MRT-bildo.

  · 2  
Struktura formulo

Kiel altpoluseca kaj relative granda molekulo gadobutrolo ne povas trapasi ĉe sana homo la sango-cerbo-barilon. En la kazo de certaj malsanoj, ekzemple de glioblastomo, ĝi povas trapasi la barilon kaj atingi la malsanan histon. Tio ebligas ricevi ekzaktan informon pri la speco kaj pozicio de la tumoro, kiu krome estas pli bone rekonebla kontraste al la sana histo.

La retentempo en sango estas 20 minutoj, en urino 21 minutoj post injekto.

Apudaj efikoj redakti

Gadobutrolo estas tre bone kunvivema. Alergiaj kaj alergiformaj reagoj estas ekstreme maloftaj. Ĉe malsanuloj kun malbone funkcianta reno ĝi povas kauzi nefrogenan sisteman fibrozon kaj tial ne estas uzata.

Historio redakti

Gadobutrolo estis 1984 evoluigita ĉe Schering AG kaj de 1988 sub la nomo Magnevist® kiel la unua kontrastrimedo en la magneta resonanca tomografio allasata. De 1984 ĝis 2005 ĝi estis aplikita 60-milionfoje en la tuta mondo.

Markaj nomoj redakti

 

Magnevist® okpuas ĉirkaŭ 50 % de la merkato, ĝi estas nun vendata de Bayer Schering Pharma.